esperanto-aus

Open full view…

Rigardo de Kantoj laŭ Ĝenerala kaj Lirikverkada Vidpunktoj.

agrabla-kam
Sun, 16 Dec 2018 00:53:23 GMT

Dum la Aŭstralia Esperanta Kongreso en Adelajdo, 4a-13a, Januaro, 2019 mi prezentos prelegon pri kvar rokmuzikaj kantoj diskutitaj laŭ ĝenerala kaj lirikverkada vidpunktoj. Metodoj relate al evoluado de la kanta temo, uzo de rimo, kaj aliaj literaturaj strategioj estos diskutataj al tiuj kiuj deziras verki lirikojn. Kelkaj personaj anekdotoj estos menciitaj. La kvar prezentataj kantoj estas la sekvantaj kaj ili estas videblaj laŭ la respondaj e-ligoj. 1) “Ĉu vi volas danci?” kantita de JoMo. (Originala kanto estas “Do you want to dance?”, verkita de Bobby Freeman 1958). https://www.youtube.com/watch?v=N18hzOTEVFk 2) “Gefratoj” kantita de Martin Weise. Ludita de Martin Weise kaj la Talpoj. https://www.youtube.com/watch?v=EeXMv_94A_U 3) “La Pluvo” (La lluvia) kantita de Maria Villalon. verkita de Carlos Matari, Tradukita de Svena Dun, Gitaristo Susi Morla https://www.youtube.com/watch?v=fOBkKcbJUAE 4) “Perfekta Iluzio” kantita de Cristina Casella. Origin ala kanto “Perfect Illusion” verkita de Lady GaGa (2016), Lirikoj estas tradukita kaj modifitaj de Roberto Pigro. https://www.youtube.com/watch?v=NJwBJ2gYag0